Sergej Botkin

Sergej Botkin
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1832 (1832-09-05)
en Moskvo
Morto 12-an de decembro 1889 (1889-12-12) (57-jaraĝa)
en Menton,  Francio
Tombo Novodevichy Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato
Seĉenov-universitato Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Sergej Botkin
Familio
Patro Pyotr Kononovich Botkin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Anastasiya Alexandrovna Botkina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Eugene Botkin (en) Traduki, Pyotr Sergeevich Botkin (en) Traduki, Sergey Sergeevich Botkin (en) Traduki, Alexander Sergeevich Botkin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
ĉi-dome Botkin naskiĝis. Moskvo, Zemljanoj Val, 35

Sergej Petroviĉ BOTKIN (ruse Сергей Петрович Боткин) naskiĝis la 17-an de septembro 1832 en Moskvo, Zemljanoj Val str., 35 (la konstruaĵo konserviĝas), mortis la 24-an de decembro 1889 en la franca urbo Menton situanta ĉe la Bordo Lazura.

Li estis fama rusa kuracisto, medicina doktoro kaj profesoro.

Lia patro Petro Kononoviĉ Botkin (17811853) estis riĉa te-negocisto kaj havis dudek ses gefilojn de du edzinoj, sed elvivis nur dek kvar. Lia patrino Anna Ivanovna Postnikova (1803-1838) apartenis ankaŭ al riĉa negoca klano. Ŝi mortis kiam Sergej estis sesjara knabo.

Infanaĝe li lernis sciencojn hejme sub gvido de sia frato Bazilo. Li ne revis pri la medicina kariero, sed en 1850 li indiferente studentiĝis en Moskva Universitato en la medicina fakultato. Pro siaj denaska talento kaj diliginteco li sukcese finis la Universitaton en 1855 kun la Ora medalo kaj meritis la rangon de elstara kuracisto.

Unu jaron li praktikis sian lertecon en Krimeo, kie tiam okazis la turka-rusa milito. Li servis tie kaj elkurasis multajn vunditojn sub gvido de elstara rusa kirurgo Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov.

En 1856-1860 Botkin staĝis en kelkaj eŭropaj klinikoj funkciintaj en Königsberg, Berlino, Würzburg, Vieno, Londono kaj Parizo.

Samtempe li disertis por la medicina doktoro en la temo: "Pri sorbado de graso en la intestaro". En 1861, kiam li estis sufiĉe juna viro (29j), li iĝis profesoro de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 2-a Medicina Akademio en Sankt Peterburgo. Lia perfekta kaj sukcesa kuracado baldaŭ famiĝis, tial ekde 1872 li pozitive kuracis grave malsanan imperiestrinon de Rusio Maria Aleksandrovna, kio rezultigis daŭrigon de ŝia vivo ĝis 1880. Tiam li meritis la rangon de la kortega medicinisto kaj li estis la unua ruso sur ĉi-posteno (antaŭe ĝin okupis la fremduloj).

En la Akademio li multe kaj fruktodone instruis la medicinon, kio efektivigis aperigon de multaj rusiaj kuracistoj. Unu el liaj studentoj estis posta elstara fiziologo Ivan Pavlov.

Sergej Botkin estis dufoje edzo. Dum staĝado en Eŭropo li konatiĝis kun moskvanino Anastasia Aleksandrovna Krilova, al kiu li edziĝis printempe de 1859 en Vieno. La geedzoj havis entute 12 gefilojn. Ŝi mortis pro anemio en 1875. Lia dua edzino (ekde 1878) estis vidvino Ekaterina Aleksejevna Mordvinova naskita princino Obolenskaja. Du ties filoj Sergej kaj Eŭgeno poste estis medicinistoj.

Por protekti sin kontraŭ kreskanta kormalsano Botkin elektis mildan klimaton de la franca Bordo Lazura. Tamen neniuj rimedoj helpis kaj tie li mortis antaŭ Kristnasko en 1889. Lin oni enterigis en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search